Vikidatumoj/Uzdemandoj

This is an archived version of this page, as edited by Tokfo (talk | contribs) at 22:04, 27 March 2013 (Created page with "Estas du manieroj. Por plej multaj okazoj, vi povos uzi la enmet-sintakson priskribitan tie ĉi. Por pli kompleksaj aferoj disponeblos Lua."). It may differ significantly from the current version.

Tiu ĉi paĝo respondas kelkajn oftajn demandojn, kiuj sin starigas dum diskutoj pri la ekuzado de Vikidatumoj sur la Vikipedioj.

Ĝenerale

Kial paĝoj en Vikidatumoj havas nomojn kiel Q123?

Vikidatumoj estas plurlingva projekto. Ni ne volis doni al paĝoj identigilojn en specifa lingvo kaj tiel favori tiun lingvon antaŭ ĉiujn aliajn lingvojn. Tial paĝoj en Vikidatumoj ricevas numeron. Tiu ĉi numero estas ilia unika identigilo. Tamen, ĉiu paĝo havas etikedojn en ĉiuj eblaj lingvoj, kiuj estas plej ofte simple la titoloj de korespondaj Vikipediaj paĝoj. Ili uziĝas en Vikidatumoj por pli facila serĉado kaj pli komplikaj operacioj.

Kiel mi povas rimarki vandalismon en Vikidatumoj, kiu rilatas el miaj artikoloj?

Ĉiu ŝanĝo en Vikidatumoj rilata al la artikoloj de vi atentata en via Vikipedio devus aperi ĝuste en via atentaro. Se vi vidas ion malĝustan, bonvolu iri al Vikidatumoj kaj korekti ĝin.

Fazo 1 (interlingvaj ligiloj)

Vikidatumoj estis ekuzita en mia Vikipedio. Ĉu mi povas ekforigi interlingvajn ligilojn de la artikoloj?

En la maldekstra panelo de ĉiu artikolo, sub la listo de la interlingvaj ligiloj, vi havas klakeblan sageton direktantan al Vikidatumoj. Kiam tiel estas, vi povas forigi la interlingvajn ligilojn de la artikolo. Ne forigu la ŝablonojn montrantajn elstarajn kaj legindajn artikolojn en aliaj Vikipedioj. Ĉu tiaj forigoj akcepteblas, decidu la komunumo de via projekto.

Bonvolu atenti, ke kelkaj robotoj reenmetos unue interlingvajn ligilojn, kiujn oni forigis. Tiu ĉi problemo solviĝos per si mem, dum la robotoj aktualiĝos. Kiam tio okazoas, vi eble volas sendi al la operaciisto de la roboto mesaĝon, petante ĝin aktualigi sian roboton

Se la interlingvaj ligiloj restas en la artikolo, ili anstataŭigas la informojn de Vikidatumoj.

Kio pri vere komplikaj ligil-situacioj? Kion mi nun faru pri ili?

Estas ankoraŭ eble difini interlingvajn ligilojn en la vikia teksto, kiel antaŭe. Do vi povas simple plu fari kiel antaŭe tiaokaze.

Mi kreis novan paĝon. Ĉu mi aldonu interlingvajn ligilojn?

Unu eblo estas simple aldoni ligilojn. Verŝajne plu estos robotoj, kiuj aldonos ligilojn al Vikidatumoj. La eĉ pli bona solvo: vi povas mem iri al Vikidatumoj, trovi la korespondan paĝon (ekzemple, uzante la opcion "ero laŭ titolo" kaj serĉante por la artikolo en unu el la lingvoj, en kiuj ĝi antaŭe ekzistis), kaj permane aldoni la artikolon, kiun vi kreis, al la ero.

Kiel mi povas ne montrigi ligilojn de Vikidatumoj en certa paĝo?

Por kaŝi ligilojn, kiuj venas de Vikidatumoj, enmetu la magian vorton {{noexternallanglinks}}. Se ĝi uziĝas per si mem, ĝi forigos ĉiujn ligilojn de tiu paĝo. Tiu ĉi magia vorto povas uziĝi ankaŭ por forigi certlingvajn ligilojn, se ĝi uziĝas kun parametroj. Ekzemple, {{noexternallanglinks:fr|id}} forigos la franclingvan kaj indonezilingvan ligilojn.

Fazo 2 (informkestoj)

Ĉu la uzado de Vikidatumoj signifas, ke la Vikipedio en mia lingvo pleniĝos per ĝermoj pri ĉiu vilaĝeto en la mondo?

Ne. Vikidatumoj disponigas la eblon facile krei simplajn paĝojn kun ripeta enhavo, kiel loĝantnombro, areo kaj denseco de vilaĝoj, sed decidos via komunumo, kiel uzi tiun eblon en la Vikipedio en via lingvo. La paĝoj pri la vilaĝoj devus ankoraŭ kreiĝi - Vikidatumoj havas nuntempe neniujn planojn tion aŭtomate fari.

Kio okazos al ekzistantaj informkestoj?

Ili plu funkcios kiel nun. Por uzi Vikidatumojn, iu devas ŝanĝi la ŝablonon kaj adapti ĝin.

Kiel ni alvenu al komuna opinio pri multe disputataj temoj trans la diversaj Vikipedioj?

Vi ne bezonas. Vikidatumoj povas teni grandan variecon da asertoj kaj referencoj por subteni ilin. La individuaj Vikipediaj komunumoj povos decidi, kiujn ili preferas en sia Vikipedio. En la plej malbona okazo, vi povos simple teni certajn valorojn loke, kiel nun.

Kiel ni povos enmeti datumojn de Vikidatumoj en informkestoj?

There are two ways. For most things you'll be able to use the inclusion syntax outlined here. For more complex things Lua will be available.

Phase 3 (lists)

Does using Wikidata mean that we will have to create list articles? We don't do that in our language

No. Wikidata only provides the possibility to create list articles easily and automatically. You don't have to actually use it. You can use other features of Wikidata, such as central storage of interlanguage links, without using the automatic list creation option.